スポンサーサイト
- 2020.01.12 Sunday
一定期間更新がないため広告を表示しています
- -
- -
- -
毎年梅雨の時期恒例のエスペラント勉強会が仙台でありました。5月から何かと忙しくて疲れ気味だったので参加するかどうか迷いましたが、思い切って行ってきました。今年はベトナム人青年のジョンさんがゲストです。
Okazis Esperanta kunveno en la urbo Sendai kiel kutime en pluva sezono. Mi ne povis tuj decidi partoprenon, ĉar mi laciĝis pro sinsekvaj farendaĵoj de la majo, sed kuraĝe kunvenis. La ĉi-foja gasto estis Ĵon, juna vjetnama esperantisto.
彼は、ベトナムの古都フエや日本人街で有名なホイアン、来年アジア大会が開かれるというダナンなどについて話してくれました。また翌日は五行にのっとったお料理の話があり、珍しい食材にみんな興味津々、次々と質問が出て実りある時間を過ごせました。
Li parolis pri iama ĉefurbo Hue, Hoi An, kie loĝis multaj japanoj antaŭ ĉ. kvarcent jaroj, kaj Da Nang, kie okazos Azia-Kongreso de Esperanto en la venonta jaro. En la sekvanta tago li parolis pri ĉiutaga frandaĵo preparita laŭ la ĉina filozofio "Wu Xing ". Ni interesiĝis pri ne konataj manĝmaterialoj kaj fojfoje demandis pri diversaj punktoj.
彼は温泉が大好きのようです。初日のプログラムが終わるとすぐお風呂に入って、夕飯のときは浴衣姿で現れました。
Sendube ii amas varmafontejon. Tuj post la finiĝo de la unuataga programo li banis sin kaj aperis kun yukata en restracion.
懇親会ではモンゴルエスペラント協会主催のモンゴル旅行へ行った人がお土産に買ったウォッカ(さすが、名前はチンギス)を何人かが味見しました。アルコール度数は39%!私は見ただけでパス。旅行の行き先はロシアとの国境に近いフブスグル湖でとてもよかったそうです。また行きたいと話していました。
Ni havis gajan vesperon. Iu partoprenanto donis al ni votko nomata Chingis, kiun ŝi aĉetis okaze de la vojaĝo al mongolio, kiun Mongola Esperanto-Asocio lanĉis. Kelkaj homoj gustumis ĝin kun 39% da alkoholo. Mi nur rigardis ĝin. La celloko de la vojaĝo estis la lago Ĥövsgöl. Mi aŭdis, ke la vojaĝo estis mirinde bona.
翌日も好天に恵まれて、和気あいあいと楽しい勉強が続きました。今回はこの旧伊達侯爵邸、鍾景閣の見学は時間が無くてできませんでしたが、車で行ったので、ともかく無事に帰れてホッとしました。
Ankaŭ en la sekvanta tago la vetero estis bonega. Ni daŭrigis la lernadon en la amikeca atmosfero. Ĉi-foje mi ne havis tempon por viziti Syoukeikaku-n, la bela malnova domo de iama grafo Date. Mi tamen povis reveni hejmen per aŭto sen akcidento, kaj tute trankviliĝis.
5月から始まったエスペラント入門講座は20日で予定の5回が終わりました。講習生がその後も勉強を続けてくれることになったので、27日も私が担当して勉強しました。
En la 20a la enkonduka kurso de Esperanto finiĝis kaj kursanoj lernis kvin lecionojn planitajn de majo. Feliĉe ili volas plu lerni esperanton, kaj mi gvidis ilin kiel antaŭe ankaŭ en la 27-a.
この日、アメリカ人の会員のお父さん、Jさんが新たに加わりました。日本語が全然わからないということでしたが、私は20年ほど前にエスペラントでエスペラントを教えるという講座を受けたので、それを試せのがうれしくてわくわくしていました。
古くからの会員とともに記念撮影。これにカメラマン?が一人加わり、出席者は全部で13人でした。
En la tago partoprenis s-ro J, la patro de nia usona kolego. Li ne scipovas la japanan lingvon, sed mi atendis lian ĉeeston, ĉar mi povas provi ĉe-metodon, kiun mi lernis antaŭ ĉ. dudek jaroj. Post lernado ĉiuj ĉeestantoj, novaj kaj malnovaj, estis fotitaj, entute 13. Estis fotisto krom 12.
講座では、
時々英語 、そして日本語が混ざって奇妙な勉強会となりましたが、とても楽しかった!英語に似ている単語があるし、スペイン語を学んだことがあるJさんはとても呑み込みが早くて、ほかの講習生にもよい刺激になったと思います。
Mi ĝuis la kunvenon, sed ĝi estis iom stranga, ĉar la angla, la japana kaj Esperanto miksante aŭdiĝis. S-ro J tuj komprenis Esperantajn vortojn, ĉar multaj anglaj vortoj similas al tiuj de Esperanto, kaj li iam antaŭe lernis la hispanan lingvon. Sendube tio donis bonan influon al la aliaj kursanoj.
これからも、なるべく会話を通して楽しく基本を学びます。一通り重要なことがらの勉強が終わったら、初心者向けミステリー小説「ゲルダが消えた」を読んでいく予定です。飽きずに楽しんでもらえるように、私も一緒に指導法を勉強です。
Mi gvidos la kursanojn por ke ili lernos fundamenton de Esperanto parolante kaj aŭsukultante ĝin, kaj poste ili eklegu la facilan libreton "Gerda Malaperis". Mi devas lerni gvidmanieron por ke ili ĝuu la lernadon sen enuo.
私たちのエスペラントサークルでは5月から5週間ほど、希望者を対象として入門講座を開いています。今回は20代から40代くらいの男性二人が来てくれました。今年は体調が良くなってきたので、久しぶりに私が教えることになり、今のところ順調に進んでいます。
Mia esperanta klubo havas enkondukan kurson fojon en ĉiusemajne de la lasta majo. Ni akceptis du vurojn eble 20-40 jaraĝajn. Mi instruas ilin post kelkaj jaroj de la lasta kurso, ĉar mi vigliĝis ĉi-jare. La kurso iras bonorde.
今月末には観光で日本に来るアメリカ人が参加するそうです。他にも仕事の都合で週末に教えてほしいという人がいるので、サークルが夏休みの間、週末に講座を開く予定です。その方が高校生を連れてくるかもしれないとのこと。 責任が重くなりますが、楽しみにしています。そんなことを考えていたら、大勢来すぎてテキストが足りない!と焦っている夢を見てしまいました。
Fine de ĉi monato partoprenos usonano, kiu venos al Japanio por turismi. Krome iu virino volas lerni Esperanton nur en semajnfino pro sia okupo. Mi decidis havi kurson ĉiu-semajnfino dum someraj ferioj. Ŝi probable venos kun studentoj de alta lernajo. Mi atendas ilin, kvankam mia respondeco fariĝos pli granda. Kiam mi pensis pri tio, mi sonĝis, ke tro multaj kursanoj venis kaj manko de lernolibro panikis min.
6月12日はエスペラントが生まれた日、初めての教本の発売がロシア政府に許可された日です(当時創作したザメンホフ博士がいたポーランドはロシア領でした)。このことを「コナミ(タカラトミー)」がツイッターで触れてエスペラントでつぶやいていると、友人から情報が入りました。マイナーなエスペラントに珍しいことがあったものです。
La lingvo Esperanto naskiĝis en 12-a de junio. Tiam la rusa registaro permesis vendadon de Unua Libro. Mia amikino sendis al mi la informon, ke la fama japana kompanio Konami, kiu produktas ludilojn, aprobis kaj tviteris pri tio. Kiel rara kaj mirinda okazaĵo al la malforta lingvo!
https://twitter.com/KONAMI573ch/status/1006337870448099328
昨年発売のゲームをはじめ、最近若い人の中に関心を示す人がでてきたことに、私も注目しています。
Lastatempe junaj interesitoj de Esperanto multiĝas iom post iom ne nur pro la sendado de ludo por persona komputilo sed ankaŭ pro alia kialo. Mi atentas la fenomenon.
2日から6日まで外出が続きました。忙しさがひと段落してホッとしています。
Mi vizitis tien kaj ĉi-tien de la 2-a ĝis la 6-a ĉiu-tage. Ĉio finiĝis kaj mi trankviliĝis.
2日、3日はエスペラントの集まりのために東京へ。会場から近かったので、まず両親のお墓参りをしました。菩提寺は改装が終わり、きれいになっていました。
En la 2-a kaj 3-a mi estis en Tokyo por partopreni en Esperanta kunveno. Mi unue vizitis la tombon de miaj gepatroj, ĉar hazarde ĝi troviĝis proksime de la kunvenejo. La foto estas de renovigita templo, kie estas tombejo.
中は以前とほとんど変わりありません。
La interno estas preskaŭ sama kiel antaŭe.
母が好きだった白いユリもお供えしました。
Mi donis florbukedojn kun blankaj lilioj, kiujn mia patrino amis.
「これで思い残すことは…」と思ってドキッ!「まだ駄目!もう少し元気で長生きさせてください。」とよぉ〜くお願いしてきました。
Fine de preĝado mi apenaŭ dirus, ke mi prenumis farendaĵon en mia vivo, sed mi tuj nuligis la penson kaj deziris, ke mi povu iom pli longe vivi, ĉar mi ankoraŭ havas farendaĵon.
その夜は懇親会。芸達者の一人Hさんは、エスペラントで世界各地から集めてきた珍しい楽器を演奏してくれました。鼻で吹く笛にはみんな大笑い。Kさんが演奏した三味線の音色は和風のレストランにあっていて、しばし江戸情緒に浸ることができました。
En la tago ni havis komunan vespermanĝon. S-ro H, unu el talentaj esperantistoj, ludis rarajn muzikilojn, kiujn li kolektis per Esperanto. Rido eksplotis, kiam li ludis naz-fluton. S-ino K ludis japanan tradician muzikilon "syamisen". Ĝia sono konvenis al la japana restracio kaj donis al ni la atmosferon de Edo, la malnova nomo de Tokyo.
プロの歌手として活躍しているNさんはアイルランド歌曲の「庭の千草」をエスペラントと日本語で歌ってくれました。そして原曲 "The Last Rose of Summer"では「バラ」がテーマなのに、日本語では「白菊」になっていることについて、ひとしきり話が盛り上がりました。
La profesia kantistino s-ino N kantis irlandan kanton "The Last Rose of Summer" esperante kaj japane. La originala kanto temas pri rozo, sed en la japane tradikita teksto nenie estas vorto "rozo" sed "blanka krizantemo". Tiu diferenco interesis nin.
翌日は最初にネパール人のエスぺランチストの講演がありました。彼が日本の大学で研究している「地震と地下水」というテーマで、主に地震による地盤の液状化について写真や動画を紹介しながら話してくれました。
La unua programero de la sekvanta tago estis prelego de nepala esperantisto. La temo estis "Tertremo kaj subtera akvo", pri tio li studas en japana universitato. Li ĉefe parolis pri likviĝo de la tero pro tertremo montrante fotojn kaj mallongan filmon.
次は、「ことのは アムリラート」という、パソコンゲームを作成したのお話。昨年夏に発売されてたちまち完売したゲームで、舞台となっている異世界ではユリアーモと言う言語(実はエスペラント)が使われています。
La dua prelego estis pri la komputil-luda programo "Kotonoha Amrilato". Ĝi estis ekvendita en la lasta somero kaj tuj forvendiĝis. Laŭ la programo en la virtuala mondo oni parolas juliamon, t.e. Esperanto. Sur ĉi-supera retejo estas skribite pri la programo.
あまり興味のない分野でしたが、制作の裏話などを聞いてゲームの奥深さに驚かされました。ゲーマーも多く来ていましたが、みなさんこれを通してエスペラントの勉強を始めたようでした。
Unue mi ne interesiĝis pri komptil-ludoj , sed estis mirigita, ĉar oni faras tiajn programojn laŭ certa strategio. En la ĉambro troviĝis multaj amantoj de la programo. Ili ŝajne eklernis Esperanton per la programo.
帰りがあまり遅くならないように、私は中途で退席。旅行鞄を持って歩き回ったので、脚がとても痛くて、最後に電車を降りたときは駅の階段を転げ落ちないようにゆっくり降りてくるという情けないことに。
Mi ne ĉeestis ĝis la fino, por ke mi revenu hejmen ne tro malfrue. En Tokyo mi devis multe marŝi kun valizo, kaj miaj gamboj ege doloris. Finfine mi devis tute atenteme kaj malrapide malsupreniri sur ŝtuparo de stacidomo proksime de mia domo. Kiel kompatinda mi estis!
ところで、会場で数か月ぶりに再会したsayuriさんから甘夏のピールをいただきました。とてもきれいに仕上がっていて、香りも味も素晴らしい!一つ食べただけで体がしゃっきりするように感じました。sayuriさん、貴重な手作り品をどうもありがとうございました。
Nu mi revidis s-inon sayuri post kelkaj monatoj de la lasta fojo, kaj ricevis konfitaĵon de japana oranĝo. Ĝi estas bela, treege bongusta kaj aroma. Al mi ŝajnas, ke eĉ peco efikas al mi kaj mi povas revigliĝi. Koran dankegon pro kara manefarita bongustaĵo, s-ino sayuri!
今年もポーランドのペンパル、アレクサンドラから誕生日プレゼントが送られてきました。
かわいいエプロンと鍋つかみ、
Ankaŭ ĉi-jare mi ricevis donacon de mia pola leteramikino Aleksandra okaze de mia naskiĝtago. En la pakaĵo troviĝis ĉarma antaŭtuko kaj gambo por preni kuirpoton.
小さなお人形、缶バッチといろいろ入っていたのでびっくり。カードは彼女の手作りです。厚紙で作られたハートをクレープ紙でつくったリボンで飾った上に、やはりクレープ紙で作られた小さな花束があしらわれています。これは、彼女の地元の民芸品を作る技法です。
Krome eta pupo, lada insigno ktp. Kiom multe! Tio surprizis min. La karto estas farita de ŝi mem. ŝi ornamis la koran dikan karton per rubando el krepa papero kaj sur ĝi estas florbukedeto farita same el krepa papero. La maniero por fari tian ornamaĵon el krepa papero estas tradiciaĵo en ŝia distrikto.
カードの裏には誕生日のメッセージが書かれていました。彼女の優しさがとてもうれしく、そして温かい励ましの言葉が心に響きました。
Sur la dorsa flanko de la karto estas skribite la mesaĝo de ŝi. Mi tre ĝojas pro ŝia amikeco kaj varmaj kuraĝigaj vortoj. Mi estis tute kortuŝita.
来週はもうクリスマスです。おととい、ポーランドのアレクサンドラからクリスマスカードが届きました。これはとても凝っていて、組み立てて飾りますが、けっこう頭の体操になりました。
Estos Kristonasko post unu semajno. Antaŭ hieraŭ mi ricevis la kristonaskan karton de pola amikino Aleksandra. Oni povas starigi la karton faldinte parton. Tio estis bona ekzerco por la cerbo.
羊のマグネットも同封されていました。ほのぼのとした表情が実に味わい深くて、
見てるだけで幸せになりそう。ひつじ年生まれの娘にやることにしました。
En la koverto troviĝis ankaŭ magneta ornamaĵo de ŝafo. Mi sentis min fariĝi feliĉa, kiam mi vidas ĝin, ĉar ĝi aspektas bonkora kaj afabla. Mi donos ĝin al mia filino, kiu naskiĝis en la jaro de ŝafo.
WM連の方には、面白くないかもしれませんが、今回はエスペラント関連です。
11月3日 (金) 〜5日 (土) まで、横浜で第104回日本エスペラント大会があり、私は何年かぶりに参加しました。下は、開会式の様子。
Eble WM-anoj ne interesiĝas pri ĉi-foja temo, Esperanto. De la tria ĝis la kvina de novembro okazis la 104-a Japana Esperanto-Kongreso en la urbo Yokohama. Mi partoprenis ĝin post kelkjaraj forestoj. La suba foto montras la serenan malfermon.
下の方はポーランドエスペラント協会の会長、Robert Kaminski氏。彼の後ろに見えているのは出張郵便局。大会記念の切手の販売や、差し出す幅木などに大会記念スタンプを押してくれます。
La viro estas s-ro Robert Kaminski, la prezidanto de Pola Esperanto-Asocio. Malantaŭ li troviĝas provizora poŝtoficejo, kie oni vendas memorpoŝtomarkojn de la kongreso kaj donas kongresan stampon sur poŝtaĵon.
フィリピンの19歳の大学生。フィリピンの地理や文化について話してくれました。
Tiu junulo estas 10-jara filipina studento, kiu parolis pri sia lando kaj la kulturo.
机の上に並べられたのは、横浜エスペラント会がエスペラントを使って集めた世界の国語教科書。33カ国 から68冊。
Oni ekspozicis lernolibrojn, kiujn Yokohama-anoj kolektis per Esperanto. Ili estas 68 el 33 landoj.
今年はエスペラントの創案者ザメンホフ (帝政ロシア支配下のポーランド生まれ) 没後100年に当たります。それにちなみ、エスペラントゆかりのポーランド展が大会会場と同じ建物で開催されました。そのパネルの一つ、ポーランドでエスペラントが無形文化遺産と認められたということを紹介しています。
Ĉi jaro estas la centa datreveno de la morto de d-ro Zamenhof. Memore al tio okazis ekspozicio pri li kaj Esperanto en la sama domo kiel la kongresejo. La suba foto estas de la ceremonio, kiam Esperanto estis registrita kiel la heredaĵo de la kulturo en Pollando.
興味深い講演がいくつもありましたが、公開講演では日本語の字幕が付きました。大会テーマ「みなとはつなぐ、エスペラントはつなぐ」にちなんで、ドイツ人エスペランチストが、古来から港を通して人が行き来して、交流してきたことを話しました。その中でドイツが多くの難民を受け入れてきた背景について触れました。
Mi aŭskultis kelkajn interesajn prelegojn. Oni donis japane tradukitan tekston al publika prelego. Sub la kongresa temo "Haveno Peras, Esperanto Peras", germana esperantisto prelegis. Li diris, ke homoj iris tien kaj reen tra haveno kaj komunikiĝis inter si kaj klarigis, kial Germanio akceptis multajn rifuĝintojn.
今年はとくに若者の姿が目を引きました。エスペラントを使ったPCゲーム「ことのはアムリラート」のゲーマー40人ほどが来ていたこともあります。このゲームの分科会は参加希望が多くて抽選になったそうです。そのほか、もちろん古い友人たちとの再会もありました。そのうちの一人から押し花をアレンジした箸袋をいただきました。
En la kongresejo multaj junuloj altiris miajn okulojn eble pro tio, ke ĉ. 40 ludantoj de komputila ludo "Kotonoha Amrilato", en kies mondo oni parolas Esperanton. La partoprenontoj de la kunsido estis tro multe, ke oni devis lotumi. Kompreneble mi revidis malnovajn geamikojn. Unu el ili donacis al mi tre belan ujon ornamitan de sekigitaj floroj por manĝbastonetoj.
3日は、私と同じ会の仲間たちと、飲み物も食べ物もなんでも300円、という居酒屋で夕食をとりました。安いからあれこれ頼んだら、マスターに「食べきれませんよ。」言われてしまいました。みんな飲み気より、食い気だったんですけど…。でもこれでちょうどよかった。話がはずんで楽しいひと時でした。Sayuriさん、お世話になりました。大会お疲れ様でした。
La 3an mi vespermanĝis kun miaj samklubanoj en trinkejo, kie ĉiuj trinkaĵoj kaj pladoj kostas 300 enojn. Ni mendis ke, unu post aliaj, ĉar ili estas malmulte kostaj kaj ni preferis manĝi al trinki, sed la mastro diris, ke ni mendas tro multe. Fakte ni povis kontentiĝi kaj havis ĝojan tempon multe babilante. Mi kore dankas al Sayuri kaj aliaj LKK-anoj.
3日(金)から5日(日)まで、横浜で第104回日本エスペラント大会があって、私も行ってきました。大会が終わってから一泊して、今日は外人墓地や山手を案内してもらい、夜帰宅しました。
Mi partoprenis en la 104-a Japana Esperanto-Kongreso en Yokohama de la 3a ĝis la 5a. Hodiaŭ mi kaj kelkaj samideanoj vizitis la tombejon de eksterlandanoj kaj la belajn domojn, kie eksterlandanoj loĝis antaŭe, gvidite de lokaj esperantistoj kaj revenis hejmen vespere.
たくさんの出会いがあり、旧交を温めたり、いろいろな人の講演を聴いたりと実に忙しい毎日を過ごして、帰りの新幹線ではあんまり疲れて眠けもおきませんでした。
Mi estis okupita dum la kongreso tiel, ke mi ne fariĝis dormema en Shinkansen sur-revenvoje. FAkte en Yokahama mi povis revidi malnovajn geamikojn, ekhavis novajn konatojn, aŭskultis prelegojn ktp.
9日から病院に入りますが、病院にいる間にうまくスマホでアップできるかどうか…。それで、取り急ぎ近況だけお知らせしました。
Mi simple skribis pri evntoj en lastaj tagoj, ĉar mi enhospitaliĝos en la 9-a, kaj eble blogi estos iom malfacile.
マダガスカルから来たファファさんが東北大会の中で、自国のことについて話してくれました。
マダガスカルは日本の面積の約1.5倍、日本の人口の5分の一ほどの人が暮らしています。
Fafah el Madagaskaro parolis pri sia lando okaze de Tohoku-Kongreso.
La lando estas duoble vasta ol tiu de Japanio, kaj loĝantaro estas ĉ. kvinona de tiu en Japanio.
民族のルーツは東南アジアとアフリカにあると言われていて、顔立ちが異なる人が共存しているから、日本へ来たときにはみんな同じ顔をしていて驚いた、と話していました。
Madagaskaranoj aspektas kiel el malsamaj rasoj, ĉar ili devenas de Afriko kaj sudorienta Azio. Ŝi diris, ke japanoj havas ne distingeblan vizaĝon je ŝia surprizo.
60数年間フランスの植民地だったため、小学校中学年から高等教育までフランス語が使われていて、フランス語が良くできない子供は勉強について行かれないし、高等教育の道も閉ざされるそうです。下は小学校の授業の様子。
Ili paraolas madagaskaran linbvon en sia ĉiutaga vivo kaj la francan kiel la ĉefa lingvo. Se iu infano ne havas sufiĉe da kapablon paroli la francan, al li estas malfacile daŭrigi lernadon. Ĉi-suba foto montras la lernadon en elementa lernejo.
小学校の建設の様子。とてもシンプルな造りだということです。
Oni konstruas lernejon. La strukturo estas simpla.
しょっちゅう停電があるし、井戸水を利用している人も多くて、社会インフラが整っていないとのこと。彼女は小学校の先生をしているが、月収は約一万円だそうです。果物の栽培が盛んで、野菜とともに比較的価格が低い。ちなみに、イチゴ1キロ60円、パイナップル1個80円、マンゴー1個20円、ジャックフルーツ1個80円、ジャガイモ1キロ40円。
En Madagaskaro elektro ofte paneas kaj multaj homoj uzas akvon el puto. La sociala sistemo estas ankoraŭ ne preta. Ŝi estas instruisto de elementa lernejo kaj ricavas ĉ. dek mil enojn kiel salairo. Multe da fruktoj kaj legomoj estas kreskigitaj kaj la prezo estas ne granda. Ekz. fragoj estas 60 enojn/Kg, granda ananaso 80 enojn, mango 20 enojn, jakfrukto 80enojn, terpomo 40 enojn/kg.
観光は盛んで、珍しい動物や、上の写真にあったバオバブの木などに人気があるそうです。
Multaj turistoj vizitas la landon kaj unikaj animaloj, baobabo ktp plaĉas al ili.
他に果物、香料のグローブ、バニラビーンズ、カカオ豆などの生産が盛んでたくさん輸出されているそうです。
Krome fruktoj, kariofilo, vanilo kaj kakao estas multe produktitaj kaj eksportitaj.
そのカカオで作られたココアと、国の形をしたマグネットをおみやげにもらいました。
ココアは香りが良くてさっぱりしていて美味しかったです。
Kiel memoraĵo mi ricevis de Fafah kakaon kaj magneton en la formo de la lando.
Kakao estis bongusta pro bona aromo kaj ne tro densa gusto.
21日と22日に米沢市で第58回東北エスペラント大会がありました。
大会で招待された留学生のマダガスカル人Fさんと落ち合って、一緒に車で会場へ向かいました。
Okazis la 58a Tohoku-Kongreso de Esperanto en la urbo Yonezawa la 21an kaj la 22an.
Mi veturis al kongresejo aŭte kun madagaskarano, s-ino F invitata de la LKK. Ŝi studas en Japanio.
(高速バスで到着。とっても明るい女性です。
Ŝi estas tre afabla kaj atingis mian urbon per ekspresa buso.)
11月4日には福島と米沢の間に高速道路が開通するので(しかもただ!)もう少し楽なんですけど、今回は国道13号を通って行きました。車をとめてから上杉神社前を通って会場の伝国の杜へ。
Oni povos veturi de mia urbo al Yonezawa facile kaj senpage, ĉar en la 4a de novembro la nova aŭtoŝoseo estos malfermita, sed ni veturis sur la landa vojo la 13a. De parkejo ni piediris al la kongresejo, Denkoku-no-mori trapasinte la parkon antaŭ la sanktejo Uesugi.
大会が始まり、まず講演を聴いてから宿泊する白布温泉西屋旅館へ移動しました。
和室なのにツイン。彼女は珍しい部屋の造りに興味津々でした。
La kongreso malfermiĝis, kaj ni aŭskultis prelegon. Poste ni veturis al la gastejo Nishiya en la varmofontejo Shirabu. Ni loĝis en japaneska ĉambro sed kun du litoj. Tio ege interesis ŝin.
浴衣の模様がエスペラントのあいさつなので大興奮。私のほうがびっくりするくらいでした。
Je mia surprizo ŝi ĝojegis, ĉar la desegnaĵo de Yukata estas esperantaj salutvortoj.
主催者側のあいさつの後、夕食。アメリカとスウェーデン出身の若い二人も留学生です。
Post la vonvena saluto de LKK ni vespermanĝis. Du gejunuloj estas studentoj en Japanio el Usono kaj Svedio.
食後の懇親会。
結構高齢の方もいいるんですけど、童心にかえってにぎやかなこと!緑を身に着けているけど、某政治団体ではありません!宗教団体でもないし!
Post vespermanĝo ni ĝuis interkonan kunvenon. Ne malmultaj estas aĝaj, sed ni amuzis nin kvazaŭ infanoj.
Ili surmetas verdaĵon, sed ni ne apartenas al iu partio nek al ia religio.
腹話術のケンちゃん登場。ときどき、お父さん(おじいちゃん?)の声になったりしてみんな大笑いでした。
Jen estas vico de Kenĉjo. Ni ridis fojfoje, ĉar tempo al temo lia voĉo estis tiu de paĉjo (aŭ avĉjo?).
最後のビンゴゲームではみんな目の色が変わって(?)、真剣そのもの。
Ĉe fino ni ludis Bingo-n. Ĉiuj fariĝis seriozeca. Ridinde!
翌22日にFさんがマダガスカルについての話をしました。詳しくは次回に。
昼食後に全部のプログラムが終わり解散。Fさんは私と一緒に我が家へやってきました。
En la sekvanta tago s-ino F prelegis pri sia lando Madagaskaro. Mi skribos pri tio poste.
Ĉiuj programeroj finiĝis post tagmanĝo. Ŝi kaj mi revenis al mia hejmo kune.
彼女は23日に帰る予定だったけれど、台風の影響で交通がストップして、急遽もう一泊することになりました。
それで台風の影響が少なくなった午後に飯坂温泉の旧堀切邸へ見学に行きました。
Ŝi intencis reveni al sia loĝejo en la 23a, sed oni blokis trafikon pro tajfuno. Ŝi devis loĝi ankoraŭ unu tagon plu ĉe mi. Posttagmeze Tajfuno foriris kaj ni decidis viziti iaman loĝejon de la familio Horikiri en la varmofontejo Iizaka.
足湯を初体験。最初熱がっていたけれどすぐに慣れて、しばらくおしゃべりしながら温まりました。
En la ĝardeno troviĝis varmafofonto por varmigi piedojn. Ŝi spertis ĝin unuafoje. La akvo estis tro varma al ŝi, sed baldaŭ ŝi kutimiĝis kaj tie ni babilis dum kelke da tempo.
ここにも線量計が設置されています。でも単位はマイクログレイ/時。私はこのタイプの測定器を初めて見ました。
Apud domo oni instalis dozmetron de radioj. La unuo estas mikrograjo/horo. Mi vidis ĉi tian dozmetron unuafoje.
Fさんは、旅程が一日伸びてしまったけれど思いがけない体験がいっぱいできたと大喜び。
24日は天気が回復し、無事に大学寮へ帰って行きました。
S-ino F ĝojis, ĉar ŝi povis sperti ne atenditan aferon, kvankam la itinelo longiĝis unu tagon.
En la 24a la vetero estis bela kaj ŝi revenis sian loĝejon senakcidente.