スポンサーサイト

  • 2020.01.12 Sunday

一定期間更新がないため広告を表示しています

  • 0
    • -
    • -
    • -

    8月29日 プラズマテレビに想う

    • 2009.08.29 Saturday
    • 21:20

    今日、大きなプラズマテレビが届きました。
    値段が高すぎる!置き場所がない!という私の反対を押し切って夫が購入したものです。
    とりあえず玄関に置いてもらいましたが、、畳ほどの大きさで40キロもあります。

    Hodiaŭ mi ricevis la grandan plasm-televidilon,
    kiun mia edzo aĉetis malgraŭ mia kontraŭdiro, 
    ke ĝi estas tro multekosta kaj tro granda.
    Ĝi estas granda same kiel tatamo kaj ĉ. 40 kg-jn peza,
    kaj la portisto metis ĝin en vestiblo provizore.




    息子は昨年春までこのテレビの開発部門に属し、
    新製品が出る前には忙しい日々を送っていました。
    ところが、会社がプラズマディスプレーから撤退することを決定したために、
    残務整理が終わった秋、別部門へ異動したのでした。

    Mia filo laboris en la sekcio pri plasm-telividilo ĝis la lasta printempo,
    kaj estis okupita en la tagoj antaŭ la ekvendo de nova modelo.
    Li tamen transoficiĝis en la alian sekcion en la lasta aŭtuno,
    ĉar la estro de la kompanio decidis ĉesi la produkatadon de plasm-televidilo.


    この会社のプラズマテレビは値は張っても、知る人ぞ知る、大変性能のよいものだそうです。
    息子の思い入れのある製品でもあり、夫はどうしても欲しかったようで、
    最終のセールで、とうとう手に入れることができました。

    Tiu ĉi granda televidilo de la kompanio kostas multe
    sed estas konata pro la bonkvaliteco.
    Mia edzo deziris aĉeti tiun televidilon, kiun mia filo amas,
    kaj finfine li povis enmanigi ĝin okaze de la lasta vendo.


    この大きな箱とそこに書かれたテレビの名前を見ていたら息子の苦労がしのばれて、
    部門の縮小は会社の生き残りをかけた決断だったとはいえ、思わず目頭が熱くなりました。

    La malgrandiĝo de la kompanio estis ne evitebla, por ke ĝi plu vivu,
    sed la skatolo kaj la literoj de la nomo sur ĝi preskaŭ eklarmigis min, 
    ĉar mi rememoris la klopodon de mia filo.

    8月28日 氷川きよし、命!の母

    • 2009.08.28 Friday
    • 20:40

    すぐに連絡がつくように、母は年寄り向けの携帯を持っています。
    今朝、退院後の様子を聞こうと思ってそれに電話してみました。

    Mia patrino havas porteblan telefonilon por ke ŝi povu kontakti kun mi ĉiam ajn.
    Hodiaŭmatene mi telefonis ŝin por demandi, ĉu ŝi fartas bone.


    すると、「日にちと曜日がごちゃごちゃになる。ぼけたのかしら?まだぼけたくない。」と言います。
    そして、国政選挙は今まで棄権したことがないから、30日の選挙は投票に行きたい、
    と言っていたのに、不在者投票をするつもりがあるかどうか聞いたら「行かない!」とのこと。

    Ŝi respondis, ke ŝi konfuzas datojn kaj tagojn de la semajno.
    Ŝi timis, ke la cerbo iom detruiĝis kaj diris, ke ŝi ne volas reinfaniĝi.
    Kvankam antaŭ tagoj ŝi volis baloti okaze de la ĝenerala elektado la 30an,
    ĉar ŝi neniam rezignis la rajton, sed jam ne emis voĉdoni.


    年寄りが入院すると痴呆が進む、とよく言われますが、
    退院のときは確かにとても衰えていたので、びっくりしました。
    病院ではほとんど動かなかったので足が弱り、今ではトイレも車椅子で行っているようです。

    Onidire enhospitaliĝo difektas menson de maljunuloj.
    Fakte mia patrino evidente estis kadukiĝinta ĉe la elhospitaliĝo.
    Ŝi preskaŭ ne marŝis en hospitalo kaj la kruroj evidente malfortiĝis.
    Pro tio ŝi jam devas viziti necesejon per rulseĝo.


    電話を切って、やっぱり年なのかなぁ、とちょっと複雑な思いでいましたが、
    夕方今度は母から電話がきて、氷川きよしのCDが出たから買ってきてほしい、と頼まれました。

    Mi metis la telefonilon pensante, ke ŝi jam aĝiĝis tiel,
    sed vespere ŝi telefonis min neatendite kaj petis,
    ke mi aĉetu nove ekvenditan kd-n de la juna kantisto HIKAWA Kiyoshi.


    母は彼の大ファンで、すべてのCDを持っています。
    おまけに寝たまま見える位置に大きなポスターも貼ってあって、
    彼の出演するテレビ番組もすべてチェック、そして、彼に関する情報量といったら驚くばかり。

    Ŝi adoras lin kaj havas liajn ĉiujn kd-jn.
    Lia granda afiŝo troviĝas sur muro
    por ke ŝi povu rigaradi lian vizaĝon eĉ kuŝante sur lito.
    Ŝi scias ĉiujn televid-programerojn de li kaj ĉion pri li.

      
    87歳にしてこのエネルギー!アイドルに憧れるなんてこととは無縁の私は、完全に脱帽です。
    こうして氷川きよしのことを考えられるようになったのだから、
    これからもまだまだ元気でいられるだろうと、ちょっと安心して、早速CDを注文しました。

    Kian energion ŝi 87jara havas!
    Tio surprizas min, kiu interesiĝas pri neniuj kantistoj nek aktoroj.
    Mi trankviliĝis konstatante, ke ŝi povas plu farti bone, 
    ĉar ŝi povas denove pripensi pri la kantisto kaj mi tuj mendis kd-n por ŝi.

    8月27日 重度の貧血で母が2週間入院しました

    • 2009.08.27 Thursday
    • 21:34



    (8月16日 内出血から5日ほどたったので、だいぶ色が消えてきました。
    Post kvin tagoj la interna hemoragio malgrandiĝis. La 16a de aŭgusto)

    8月12日の朝、母が入居している有料老人ホームから連絡があり、
    前日の夜、体のあちこちに内出血が出たので、病院へ連れて行きますとのこと。
    検査したところ、ヘモグロビンがこの一ヶ月で30%も減少して5.8になっていたそうです。
    そして輸血をするために、13日に総合病院へ入院しました。

    Matene en la 12a de aŭgusto la direktoro de la maljunulejo, kie mia patrino loĝas, telefonis min, ĉar ŝi havas internajn hemoragiojn de la antaŭa nokto.
    Li diris, ke ŝi vizitos kuraciston pro tio.
    Ŝi estis ekzamenita kaj la kuracisto trovis, ke hemoglobino estis 5.8 g/dl,
    30%-n malmultiĝis ol en la antaŭa monato, kaj ŝi enhospitaliĝis la 13an.


    検査の結果、7月のはじめにしばらく熱が続いたために抗生物質を服用していたのと、
    8月に入って腰椎を圧迫骨折したために服用していた痛み止めが
    以前から服用しているワーファリンの作用を強めたことが原因だろうとのことでした。

    Ŝi prenis antibiotikon pro febrado dum semajnoj en junio
    kaj kontraŭdoloran medikamenton komence de aŭgusto
    pro rompiĝo de lulmbaj vertebroj.
    Laŭ la kuracisto tiuj madikamentoj fortigis la efikon de "warfarin",
    kiun ŝi prenas de antaŭe.


    ワーファリンを一時やめて13日と15日の2回、2単位ずつの輸血を行った結果、
    貧血も改善し、26日には2週間ぶりに退院しました。
    それでも春からの食欲不振は続いていて、退院時は10キロもやせて31キロになっていました。
    数年前は私より大きなサイズの服を着ていた人なのですけど…。

    Ŝi ĉesis preni "warfarin" kaj transfuzis sangon en la 13 kaj la 15a.
    Tio bone efikis kaj ŝi povis reveni al la maljunulejo en la 26a.
    Ĉar ŝi ne havas apetiton de printempo, ŝi malpeziĝis 10 kilogramojn
    kaj fariĝis 31 kilogramojn peza,
    kvankam antaŭ kelkaj jaroj ŝi surmetis vestaĵon pli grandan ol la mia.




    入院中はホームの職員さんが時々下着の交換や様子を見に来てくれました。
    そしてこんなきれいなプーケを2回も届けてくれたのです。
    心細い思いをしていた母もずいぶん気晴らしになったようでした。

    Dum ŝi estis en hospitalo la stabanoj de la maljunulejo vizitis ŝin fojfoje
    por ŝanĝi subvestaĵon kaj donaci al ŝi florbukedojn.
    Ili plaĉis al ŝi kaj kuraĝigis ŝin.





    母の老人ホームでは、水曜日の午前中は玄関ホールが喫茶店になります。
    退院の日もちょうど水曜日、職員さんがウエイトレス、ウエイターになって、
    飲み物の注文をとったりお菓子を配ったりしているのを見ることができました。
    車椅子に乗った人が多く、中にはベッドのまま来ている人もいます。

    Oni faras kafejon en la vestiblo de la maljunulejo ĉiumerkrede antaŭ tagmezo.
    Kiam mia patrino revenis tien, la stabanoj portis trinkaĵon kiel gekelneroj 
    laŭ la mendo de maljunuloj; multaj el ili esits sur rulseĝo kaj iuj eĉ sur rullito.


    とてもほほえましい光景は、宮崎アニメ「崖の上のポニョ」の一場面を連想させました。
    職員に「“よしえさん”に似ている人もいますね」と話したら「よしえさん、ここにいますよ」と言われて
    おもわず笑ってしまいました。

    La sceno varmigis mian koron kaj rememorigis min scenon de la animita filmo
    "Ponjo sur krutaĵo" de MIYAZAKI Hayao.
    Mi diris al la laboranto, ke estas maljuna sinjorio simila al Yosie en la filmo.
    La laboranto respondis "Fakte estas Yosie inter ili".
    Pro tio mi ne povis ne rideti.

    8月20日 乾燥ナス

    • 2009.08.20 Thursday
    • 20:44

    ここ数日暑い晴天が続きました。
    畑のナスも毎日豊作。
    それで、雑誌で見た乾燥ナスを作ってみました。

    En la lastaj tagoj la suno brilis kaj estis varme.
    Mia edzo rikoltis multajn melongenojn,
    kaj mi sekigis ilin laŭ la maniro, kiun mi lernis per gazeto por inoj.




    5ミリくらいの厚さに切って、日向に干します。
    ナスのほか、きゅうり、ピーマン、トマトなどでもできるそうです。

    Tranĉinte melongenojn en pecojn dikajn je kvin mirimetroj 
    mi metas ilin sub la sunradioj.
    Oni povas sekigi ne nur melongenojn sed ankaŭ kukumojn, malgrandajn verdajn paprikojn, tomatojn ktp.




    これは2日間干したもの。
    3日目の今日は曇天でしたが、風があったので、夕方にはだいたいからからになりました。

    Ili estis sekigitaj dum du tagoj.
    Hodiaŭ, la tria tago, nubis sed blovis vento kaj vespere ili tute sekiĝis.


    乾燥剤とともにビンに入れておくと、長く持つそうです。
    ちょっと水に戻せばすぐに使えて便利だとか。
    畑のナスが無くなったら利用するつもりです。

    Oni povas longe konservi ilin en botelo kun sekigilo.
    Oportune, ili tuj moliĝos, se oni enakvigos ilin.
    Mi kuiros ilin ĉi tiel post kiam ĉiuj melongenoj estos rikoltitaj.

    8月15日 終戦記念日ですね

    • 2009.08.15 Saturday
    • 15:02

    8月15日が近づくと、マスコミ関係でも戦争と平和が多く取り上げられるようになります。
    娘のころは、母からもよく戦争の体験談を聞かされましたから、
    テレビなどでお年寄りが戦争のことを話しているのを聞くと、心が痛みます。

    Oni amaskomunike informas pri milito kaj paco kiam proksimiĝas
    la 15a de aŭgusto, la datoreveno de la fino de la Pacifika Milito.
    La rakonto de maljunuroj pri la milito dolorigas min je la koro,
    ĉar mi fojfoje aŭskultis la sperton de mia patrino dum la kruela milito.  


    ところで今年のエスペラント世界大会はポーランドで開催されたので、
    大会後に行われた観光ではワルシャワを回って南へ下り、アウシュヴィッツへ行ったそうです。
    ニューヨーク在住の日本人Mさんがそこでの感動的な体験をメールで配信してくれました。
    お許しをいただいたのでご紹介します。日本語の( )内は私のコメントです。

    Ĉi-jare oni vojaĝis tra Varsovio al Oswiecim
    kadre de la postkongresa ekskurso.
    S-ino S. M., kiu loĝas en Nov-Jorko, raportis pri sia vizito al Oswiecim rete.
    Sub ŝia permeso mi prezentos ĝin sub la foto.



    (博物館の日本語版パンフレット Japanlingva informilo de la muzeo de Oswiecim)


    Saluton el Varsovio, Pollando! (ポーランドのワルシャワからご挨拶します!)
    ポストコングレソ(大会後観光)最終日となりました。(8月6日)

    Estas la lasta tago de la postkongresa ekskurso (la 6a de aŭtusto).


    昨日はアウシュビッツに行ってきました。
    「死の壁」と呼ばれるかつての銃殺場の前で、
    ユダヤ人男性とドイツ人女性のエスペランティストが
    ふたりで一緒にロウソクを灯し祈りを捧げる姿が
    とても印象的で、温かい気持ちになりました。
    別のドイツ人女性は、犠牲者への哀悼を示すため
    シャツからパンタローノ(ズボン)、靴まで真っ黒のものを
    用意してきていました。

    Hieraŭ ni vizitis Oswiecim.
    La sceno, ke juda esperantisto kaj germana esperantistino
    kune lumigis kandelojn kaj preĝis antaŭ la iama pafmortigejo
    "la muro de morto", impresis min kaj varmigis mian koron.
    La alia germanino kunportis nigrajn ĉemizon, pantalonon kaj ŝuojn
    por funebri pri la viktimoj. 


    ユダヤ人の血を引くポーランド人のグビダンティーノ(観光責任者)は、
    死の壁やガス室、遺体の焼却場、遺体から切り取られた毛髪の山
    (ナチスはそれで絨毯のような生地を作っていました)などの
    解説をしながら何度も何度も深いため息をつき、本当に辛そうでした。
    大丈夫だろうかと心配していたのは私だけではないと思います。

    La jud-devena pola gvidantino klarigis pri la muro de morto, ĉambro por gasmortigi homojn, bruligejo de kadavroj, monto da hararo fortranĉita for de kadabvroj (el la hararo nazio faris ŝtofon ekz. tapiŝon) k.a..
    Dum la klarigo la gvidantino fojfoje ĝemis
    kaj ŝi aspektis apenaŭ tolere parolanta.
    Supozeble ne nur mi sed ankaŭ aliaj ĉeestantoj estis maltrankvilaj pro tio.


    ナチス政権下に幼少期を過ごしたドイツ人の老夫も参加していました。
    当時はどの家にもヒトラーの写真が飾られていたとか。
    だんなさんの父親は、ヒトラーを批判するチラシを作ったため
    ドイツ人でありながら4年間収容所で強制労働をさせられたそうです。
    奥さんは、最初このエクスクルソ(観光)に参加するかどうかとても迷ったと
    言っていました。ドイツ人であることで肩身の狭い想いをすることよりも、
    ドイツ人である自分が参加することで他の参加者を傷つけるのではないかと
    心配したからだそうです。
    「他の参加者」の一人として、私はドイツ人であるあなたが
    参加してくれて嬉しいと言うと、ぎゅーっと抱き締められました。

    Inter ni estis maljunaj germanaj geedzoj,
    kiuj pasigis la infanecon sub la nazia reĝimo. 
    Laŭ ili en tiu periodo la foto de Hitlero esits sur muro en ĉiu loĝejo.
    La patro de la edzo esits devigita pez-labori en koncentrejo dum kvar jaroj,
    ĉar li faris opoziciain flugfoliojn al Hitlero, kvankam li estis germano.
    La edzino diris, ke ŝi hezitis partopreni en la ekskurso,
    ne  pro tio, ke ŝi sentus sin neagrabla, sed pro tio, 
    ke aliaj partoprenantoj ofendiĝus pro ŝia partopreno.
    Kiam mi diris, ke kiel unu el "aliaj partoprenantoj" mi tre ĝojas,
    ke ŝi, germanino kuraĝe aliĝis al la vojaĝo,
    ŝi forte ĉirkaŭpremis min.


    みんなが、自分ではなく他の誰かの心配をしているような、
    悲しく静かだけどどこか温かい訪問でした。

    La vizito estis trista kaj trankvila, sed iel varma,
    ĉar ĉiuj prizorgis ne pri si sed pri aliaj homoj.


    バスに戻ってから、死の壁の前でロウソクを灯していた
    ユダヤ人男性ががみんなに話しかけました。
    彼の祖父母はアウシュビッツのガス室で亡くなりました。
    彼の母親と一緒にここに連れて来られ、到着してすぐに
    まだ若かった母親は強制労働に回され、年老いた祖父母は
    ガス室に送られたそうです。

    Reveninte en buson la judo, kiu lumis kandelon antaŭ la muro de morto,
    ekparolis antaŭ la kunvojaĝantoj.
    Liaj geavoj forpasis en la gasĉambro en Oswiecim.
    Li estis devigita veni tien kun sia patrino.
    Tuj post la atingo oni trudis al la juna patrino pezan laboron
    kaj al la maljunaj geavoj veni al gasĉambro.


    祖父母の悲劇を忘れないよう、そのユダヤ人男性は
    生まれて来た自分の息子に祖父の名を、娘に祖母の名をつけました。
    そして祖父の名を受け継いだ息子と一緒に、
    バスの中でヘブライ語の追悼文を読み上げました。
    ヘブライ語は理解できないけれど、バスの中のエスペランティストたちも
    彼らの気持ちをともに分かち合いました。

    Li nomis sian filon la nomo de la avo kaj la filinon la nomo de la avino,
    por ke li ne forgesos la tragedion de la geavoj.
    En la buso li voĉlegis kun la filo la funeblajn vortojn en la hebrea.
    Ankaŭ la esperantistoj en la buso havis simpation al ili,
    kvankam ni ne scipovas la hebrean lingvon.


    ユダヤ人男性に、これ、日本のエスペランティストのMLにも
    ラポルト(報告)するねと言うと、またまたぎゅーっと抱き締められました ^^;)

    Kiam mi diris al la judo, ke mi raportos pri vi al la japanaj esperantistoj,
    mi estis denove forte ĉirkaŭpremita de li.


    Pacon al la mondo! (世界に平和を!)

    8月14日 お盆、枝豆、高校野球、そしてにゃんこのお風呂日より

    • 2009.08.14 Friday
    • 19:56


    (畑でとれたえだまめ、味は抜群 Bongusta "edamame" rikoltita en la ĝardeno)

    子供たちに言わせると、我が家の夏は「桃、とうもろこし、枝豆、高校野球」とのこと。
    今年はとうとう梅雨明けせずにいきなり秋が来てしまいました。
    今朝の空はまさに秋、それでも食卓には桃、とうもろこし、枝豆が乗り、
    夫はテレビの高校野球に釘付けです。

    Laŭ miaj gefiloj la simbolo de somero estas persikoj, majzoj, "edamame"
    kaj basbal-turniro de studentoj de supura mezlernejo.
    Ĉi-jare tamen subita venis aŭtuno antaŭ ol la fino de pluva periodo.
    Hodiaŭmatene mi ja vidis la aŭtunan ĉielon tre bele bluan,
    sed tamen sur manĝtablo estis persiko, majzo kaj edamame,
    kaj la okuloj de mia edzo estis fiksitaj sur la turniro de la basbalo en televidilo.




    そして、お盆。12日は久しぶりに太陽が顔を出したので、
    夫、息子とともにお墓参りへ行ってきました。
    いつもは閑散としている墓地も、お盆には大勢の人がやってきます。

    Kaj estas la festotagoj de hudhismo, kiam la budhoj revenas al sia hejmo.
    Mi vizitis la familian tombejon kun la edzo kaj la filo en la 12a,
    ĉar la suno brilis post longa pluvado.  
    Ĉiam preskaŭ neniu troviĝas homoj tie,
    sed dum la festotagoj de budhismo estas mulataj vizitantoj. 


    今日は朝から天気がよくて気温が上がり、なおかつ空気はからっとしていました。
    やっとにゃん子達のお風呂日和の到来です。
    でも、彼らにとってはよい天気が災難だったかも…。

    Hodiaŭ la vetero estis bela.
    La tempreturo altiĝis kaj la aero estis seka.
    Tio signifas, ke estas bona ŝanco por mi bani la katojn,
    sed probable la bona vetero estis ne bonvena al ili.




    (一丁上がり!のまーちゃん Jen Maa ĵus lavita.)




    (すっかり人相、でなくて、猫相が変わってしまって…  La aspekto tute ŝanĝiĝis)

    8月14日 オカリナの表現力に苦戦(10日)

    • 2009.08.11 Tuesday
    • 21:36

    4年前の秋、新聞で「はじめてのオカリナ」の講座が新しく始まるという案内を見つけ、
    なにか新しいことに挑戦したいと思っていたので、軽い気持ちで申し込んだのですが、
    セミとか、カエルとかはあんなに小さな体で遠くまで声を響かすことができるのに
    オカリナを響かすのがこんなに難しいものとは思いませんでした。

    Antaŭ kvar jaroj mi informiĝis per ĵurnalo,
    ke oni komencos la novan kurson de okarino.
    Mi aliĝis al la kurso, ĉar mi volis eklerni ion novan.
    Sed tuj eksciis, ke ludi okarinon estas tre malfacile.  
    La korusoj de malgrandaj cikadoj aŭ ranoj aŭdeblas eĉ de malproksime, 
    sed okarino ne facile sonas. 




    (網戸にとまっていたセミをみつけました Mi trovis cikadon sur plektaĵo de fenestro)

    あんまりうまくいかなくて、「もう、オカリナなんて、いやっ!」と思うったこともあるけれど、
    いつかは先生の演奏に少しでも近づきたい、という一心でこれまで続けてきました。
    というのも、教室で初めて聴いたS先生の演奏があまりにもすばらしかったからです。
    いままで聞いていたオカリナの音色と全く違い、先生の体からわいて出るように
    部屋いっぱいに広がるすんだ音色には本当に圧倒されました。

    Troa malfacileco lacigis min kelkfoje, 
    sed mi ne rezignis la lernadon, ĉar mi volas ludi ĝin bele iam kiel mia instruisto.
    Kiam mi aŭskultis lian ludadon unuafoje, ĝi tute emociis min,
    ĉar la sonoro estis tute alia ol tiu, kiun mi aŭdis antaŭe;
    la klara sonoro kvazaŭ naskiĝus el lia korpo kaj pleniĝis la tutan ĉambron.


    遅々として進歩しませんが、それでも最近は、すべての音が以前と比べて
    だいぶ響くようになってきました。
    これからは、表現力も少しずつ学ぶことになるようで、
    10日のレッスンでも説明がありました。

    Kvankam mi progresas malrapide,
    lastatempe mi povas sonorigi apenaŭ la tutan tonojn pli bone.
    En la sekvantaj lecionoj mi lernos ankaŭ pri esprimoriĉa ludado.
    En la 10a s-ro S klarigis pri la esprimo.




    (書き込みは許されています Permesite mi enskribis komentojn)

    いま練習している曲は「大きな古時計」。優しく懐かしい曲想を表現することが求められます。
    間奏に5連譜が入っていて難しいのですが、早く、上手に演奏できるようになりたいと思っています。

    Nun mi lernas la muzikon "la Granda Malmova Horloĝo".
    Mi devas ludi ĝentile kaj sopirece.
    En la muziknoto troviĝas kvinopo, kaj ludi ĝin estas malfacile,
    sed mi esperas, ke mi povos baldaŭ ludi la muzikon bele.

    8月10日 放置自転車、見っけ!

    • 2009.08.10 Monday
    • 23:38

    昨日の朝、我が家の前に放置自転車がありました。
    前の晩から大変な雨でしたから、誰かが仕方なく置いていったのかと思っていましたが、
    夕方になっても誰も取りに来ません。

    Hieraŭmatene mi trovis forlasitan biciklon antaŭ mia domo.
    Mi supozis, ke iu lasis ĝin pro pluveko en la antaŭa nokto,
    sed neniu venis por preni ĝin ĝis vespero.




    夫は痺れを切らせて交番に電話して、おまわりさんに来てもらいました。
    自転車は空き地の囲いの太い針金に鍵で固定されていたので、
    仕方なく我が家の頑丈なペンチで針金を切ることになりました。
    夫と、ちょうどお盆休みで帰省してきた息子がおまわりさんと話しているのを見て、
    近所の人も何事かと集まってきました。

    Mia edzo telefonis kaj petis policiston veni tien.
    La biciklo estis fiksita al la ferdrato de barilo. 
    Tial policisto devis tranĉi la draton per fortika tranĉilo de mia edzo.
    Vidinte la edzon kaj la filon parolantajn kun policistoj
    najbaroj kolektiĝi mirigite.


    おまわりさんが調べたところ、タイヤはパンクしていて防犯登録のシールがないとのこと。
    息子の話では、かっこ悪いから自転車マニアはシールをつけないのだそうです。
    持ち主の特定ができないので、ちょっとの時間我が家で預かったあと、
    夜になって回収されていきました。

    Policistoj kontrolis la biciklon kaj rimarkis,
    ke pneŭmatiko krevis kaj nenie sur ĝi troviĝis atestila etikedo kontraŭ ŝtelo.
    Laŭ la filo bicilo-amantoj ne volas meti la etikedon,
    kiu malhelpas biciklon aspekti bonkvalita.
    Ne estas rimedo identigi la portanton,
    kaj post horoj vespere ĝi estis transportita al policejo.


    この自転車は見た目にはまだ新しいサイクリング車でした。
    私が「高そうだね。」と言ったら、息子は「いいや、せいぜい6-7万だね。」といったので、大笑い。
    自転車が趣味の息子はウン十万円の自転車を2台も持っているし、
    彼の友達は200万近くの自転車を持っているとか。
    そんなに高い自転車があるのを知ってびっくりしました。

    Ĝi estis sportbiciklo kaj aspektis nova.
    Kiam mi diris, "Ĝi estas supzeble multe kosta."  La filo respondis,
    "Ne!  Ĝi devas esti 60-70 mil enojn maksimume." kaj ni ĉiuj ridis.
    La filo havas biciklojn kelk-centoj mil enojn kaj la bicilko de lia amiko
    estas eĉ preskaŭ 2 milionojn da enoj kosta.
    Mi surpriziĝis eksciinte, ke vendiĝas tiel multe kostaj becikloj.

    8月8日 すし屋さんのマグロ解体ショー(7日)

    • 2009.08.08 Saturday
    • 21:13

    娘が孫と一緒に我が家へやってきました。
    昨日は、うっとうしい天気を吹き飛ばそうと、かなりの雨の中を
    みんなで車で15分ほどのところにある回転寿司へ行きました。
    夏休みだからでしょうか、ちょうどマグロの解体ショーがありました。

    Mia filino venis al mi kun sia filo.
    Hieraŭ multe pluvis, sed por ke ni povu fartu bone dum la malagrabla sezono mia edzo kaj mi invitis ilin al sŭsi-restracio,
    kiu situas for de mia loĝejo je ĉ. 15 minutoj da aŭtoveturado. 
    Bonŝance la restracio okazigis la eventon de somera ferio,
    kaj la kuiristo tranĉis grandan tinuson antaŭ la gastoj.




    愛媛県の豊後水道で捕れた大きなマグロです。

    Ĝi estis kaptita en la maro de la gubernio Ehime.




    解体開始。 Ek!



    あっという間に半身になりました。   Li tre rapide fortranĉis duonon.




    このマグロから作った「中トロの炙り」!私は食べませんでしたけど。

    Mia edzino gustumis suŝion faritan el ĵus tranĉita tinuso.




    夫と私でこんなに食べましたが、このおすし屋さんはとてもネタがいいのにお手ごろ価格なのです。

    Mia edzo kaj mi gustumis tiom multe, sed ili ne tro multe kostis,
    kvankam la materialoj estis tre bonkvalitaj.




    入り口脇の水槽で泳ぐアジ。あとでおすしになるんでしょうね。

    Kelkaj trakurusoj naĝis en la akvujo ĉe la enirejo de la restracio.
    Supozeble ili fariĝos suŝio, ĉu ne?

    8月8日 バイオリニストのチェコの友人

    • 2009.08.08 Saturday
    • 20:38



    ポーランドのビヤウィストクで開催されていたエスペラント世界大会が、8月1日に終わりました。
    現地から友人たちが絵葉書を送ってくれて、世界的な不況の影響なのか、
    人々の暮らし向きがあまりよくないように見受けられたことや、
    大会の様子などを知らせてくれました。

    La UK en Bijalistoko finiĝis la 1an de aŭgusto.
    Miaj amikinoj sendis al mi bildokartojn el Pollando,
    kaj per ili mi povis ekscii, kia estis UK. 
    Ili skribis ankaŭ pri la vivo de tieaj homoj, kiu aspektis ne tre facila
    eble pro la eknomia krizo mondskala.




    そして昨日は、参加していた友人を介して、チェコの友人ヤンさんからのプレゼントを
    受け取りました。彼が住んでいる町「オロモウツ」のエスペラントで発行された
    観光案内の本(36ページ)と、自分で作成したCDです。

    Hieraŭ alia amikino transdonis al mi la surprizaĵojn de mia ĉeĥa amiko Jan.
    Ili ambaŭ partoprenis en UK.  La donaco estis la esperanta gvidlibro (36 paĝoj) de Olomouc, kie li loĝas, kaj la kd farita de li mem.


    彼はエスペランチストであり、2001年にチェコナショナル交響楽団のバイオリニストとして
    日本縦断コンサートを行った際に、各地で日本のエスペランチストと交流を持ちました。
    私の町でもフジコ・ヘミングとのジョイントコンサートがありましたが、
    あいにく切符は手に入りませんでした。それでも友人たちとホテルに彼を訪ねて
    お話をすることができました。この訪問については地元の新聞にも載ったんですよ。

    Li estas violonisto kaj havis koncertojn tra la Japanio en 2001
    kiel membro de Ĉeĥa Nacia Simfonia Orkestro.
    En mia urbo li havis koncerton kun la fama pianistino Fujiko Hemming,
    sed mi ne povis enmanigi la bileton.
    Mi tamen vizitis lin en hotelo kun miaj geamikoj.
    La vizito estis prezentita per la loka ĵurnal en mia urbo.


    彼はとても気さくで、いろいろ話をした後に「何か演奏しましょう」と言ってくれました。
    そしてリクエストされた「家路」(ドヴォルザークの交響曲第9番第2楽章)など数曲に続けて、
    私の大好きな「ソルヴェーグの歌」(グリークの「ペールギュント」より)まで演奏してくれたのです。
    もう大感激。この出会いがきっかけとなって、時々手紙のやり取りをするようになりました。

    Ni babilis dum kelkdekoj da minutoj.  Li estis tiel afabla,
    ke li ludis "Going Home" (el "La Nova Mondo" de A. Dvorak) kaj aliajn por ni,
    kaj ĉe la fino eĉ mian amatan kanton, "La Kanto de Solvajg" de E. Grieg.
    Kiel ĝoje mi estis!  Post la renkontiĝo ni interŝanĝis leterojn kelkfoje. 


    彼のCDの中には町の写真と、1996年にプラハで行われた世界大会で講演した
    「チェコの音楽について」の原稿、それに1958年に原爆の後遺症で亡くなった佐々木禎子さんに
    ついて書かれたドイツ語の小説を、自らエスペラントに訳した原稿が入っていました。
    彼のメモにはコンサートで広島を訪れたとき彼女のことを知って、大変心が痛んだとありました。
    そのときから持ち続けた深い悲しみが、この翻訳に結実したのに違いありません。
    CDの中には花の写真もたくさんあって、彼の優しい人柄がしのばれました。

    En la KD estis multaj fotoj de lia urbo kaj la teksto de lia prelego
    pri muziko, kiun li verkis okaze de la UK en Prago 1996, kaj krome
    la novelo pri SASAKI Sadako.  Li mem tradukis ĝin el la germanlingva verko.
    Kiam li vizitis Hiroŝimon en 2001, li eksciis pri Sadako, kiu mortis en 1958 pro atombombo, kaj lin trafis profunda malĝojo. 
    Li ne forgesis pri ŝi kaj poste fruktis ĉi tia valora traduko sendube.
    Li estas fakte amplena homo, ĉar mi povis vidi ankaŭ multajn fotojn
    de belegaj floroj en la KD.

    PR

    calendar

    S M T W T F S
          1
    2345678
    9101112131415
    16171819202122
    23242526272829
    3031     
    << August 2009 >>

    selected entries

    categories

    archives

    recent comment

    recommend

    links

    profile

    search this site.

    others

    mobile

    qrcode

    powered

    無料ブログ作成サービス JUGEM