先日、「福島で暮らすということ」という詩を知りました。よくある声高な励ますばかりの声とも、ことさら被害を強調する声とも違います。福島に生きる私たちの本音を代弁しているように感じました。「ほんとにそうだよね。」と、読んでいておもわず胸が熱くなりました。うちのにゃんこたちも苦労したしね。
Antaŭ kelkaj tagoj mi konatiĝis kun la kortuŝa poemo, kiu ne troigas nin kuraĝigi laŭte nek plendas pri la damaĝo pro la katastrofo. Laŭ mia opinio la versinto esprimas nian senton anstataŭe kaj tial mi ege emociiĝis. Ja fakte eĉ ankaŭ miaj katinoj spertis malfacilaĵon.
「あたしなんか、避難のストレスですっごく痩せたし…」
"Mi maldikiĝis pro streso kaŭze de la rifuĝo."
「あたしなんか、長く車に乗ってたからおもらししちゃったし…」
"Mi erare pisis en aŭto, ĉar tro longe mi devis veturi tiam."
世界中の人にも読んでもらいたちというエスぺランチストの有志で翻訳もされています。原文と訳文を関係者のお許しをいただいて、ここにご紹介することにしました。
La poem estis tradukita en Esperanton por ke ankaŭ multaj eksterlandanoj povu legi ĝin. Mi prezentos ĝin permesite de la versinto kaj la tradukintoj.
作者:吉田 麻里香 (福島在住)
エスペラント訳:北川郁子、山川節子
ふくしまで暮らす、ということ。
わたしが、ふくしまで暮らすということ。
わたしにとって、ふくしまで暮らすということ。
たとえば、朝起きて窓を開けて深呼吸する習慣がなくなったこと。
たとえば、洗濯物を外に干せないということ。
たとえば、庭の畑でとれた野菜を捨てるということ。
たとえば、わたしが何も言わなくても線量計とマスクを身につけて外出する娘の姿に胸がチクッと痛むということ。
たとえば、この真っ白な雪に触れないということ。
たとえば、「がんばろう福島」のスローガンに時々微かな苛立ちを感じるということ。
たとえば、いつのまにか呼吸が浅くなっているということ。
たとえば、福島に住んでいることを誰かに話すとき、「でもうちはまだ線量が低いから・・・・」ときかれてもいないのに説明してしまうこと。
たとえば、ふくしまには福島とFUKUSHIMAがある、と感じること。
たとえば、ふくしまに「とどまれ」と言われると「人の命をなんだと思っているんだ!」と言いたくなり、「避難しろ」と言われると、「そう簡単に言うな、こっちにも事情があるんだ!」と言いたくなってしまうこと。
たとえば、6歳の娘が将来結婚できるかが今から心配になってしまうこと。
たとえば、ふくしまに住んでいるという選択の責任を放棄したくなること。
たとえば、わたしたちの日常が誰かの犠牲と努力によって保たれている薄氷のような「安全」の上に成り立っているという当たり前の現実を、毎朝腹の底から理解すると言うこと。
たとえば、明日にはこの家を遠く離れるかもしれない、と毎晩考えること。
たとえば、それでも明日もこの家で暮らせますように、と毎晩祈ること。
とにかく、娘の健康と幸せを祈ること。
あの黒煙が脳裏から離れないこと。
それでも、毎日をそれなりに楽しく暮らしていることを、誰かにわかってほしいということ。
毎日、怒ること。
毎日、祈ること。
Noto de YOSIDA Marika, virino loĝanta en Fukusima
(Tradukintoj: KITAGAWA Ikuko, YAMAKAWA Setsuko)
Vivi en Fukusima.
Vivi en Fukusima en mia okazo.
Vivi en Fukusima por mi estas:
Ekzemple, perdi la kutimon malfermi la fenestron kaj profunde enspiri la
aeron post matena vekiĝo.
Ekzemple, ne povi sunsekigi lavaĵojn ekstere.
Ekzemple, forĵeti legomojn rikoltitajn en nia ĝardeno.
Ekzemple, senti kordoloreton vidante mian filinon iri eksteren kun
dozometro kaj masko eĉ sen mia ordono.
Ekzemple, ne tuŝi ĉi tiun blankegan neĝon.
Ekzemple, senti foje iriteton pri la slogano: "Eltenu, Fukusima!"
Ekzemple, trovi min spiranta malpli profunde ol iam antaŭe.
Ekzemple, klarigi, ne demandite, pri mia loĝloko Fukusima: "Tamen ĉe ni
ne tiom altas la dozo."
Ekzemple, eksenti, ke ekzistas du Fukusima: la regiono Fukusima kaj la
fenomeno Fukusima.
Ekzemple, voli respondi al "Restu en Fukusima!" per "Kie estas via respekto
por niaj vivoj!" kaj al "Forlasu la lokon!" per "Ne diru tiel facile! Ni
havas multon por konsideri!"
Ekzemple, maltrankviliĝi jam nun, ĉu mia 6-jara filino povos edziniĝi en
estonteco.
Ekzemple, voli forĵeti la respondecon pri la elekto vivi en Fukusima.
Ekzemple, konstati ĉiumatene el mia korfundo la simplan realon, ke nia
ĉiutaga vivo dependas de "sekureco", tiel nestabila kiel maldika glacio,
kiu povas daŭri je la kosto de ies sinoferoj kaj klopodoj.
Ekzemple, supozi ĉiunokte, ke eble morgaŭ ni foriros longan distancon for
de ĉi tiu domo.
Ekzemple, tamen preĝi ĉiunokte, ke ni povu vivi en ĉi tiu domo ankoraŭ
morgaŭ.
Ĉiuokaze, preĝi, ke mia filino estu sana kaj feliĉa.
Ne povi forviŝi la nigran fumon for de mia memoro.
Tamen deziri, ke iuj sciu, ke ni iamaniere vivas feliĉan vivon ĉiutage.
Ĉiutage koleri.
Ĉiutage preĝi.