スポンサーサイト

  • 2020.01.12 Sunday

一定期間更新がないため広告を表示しています

  • 0
    • -
    • -
    • -

    4月28日 カトマンズから返事が来た!

    • 2015.04.28 Tuesday
    • 20:00


    今日の午後、カトマンズのバラートからメールが届きました。
    大地震が起きたことを知ってすぐに
    メールを送ったけれど、彼からの返事が初めてです。

    Hodiaŭ posttagmeze la mesaĝo de Bharat atingis min. 
    Ĝi estas la unua, kvankam mi sendis mesaĝon al li tuj post, kiam mi eksciis la tertremegon okazintan en Nepalo.
     

    私も2011年に大地震を経験しましたが、直後よりもそれからのほうがずっと大変でした。
    おまけに原発で事故があって、放射性物質が飛来したりしましたし…。

    Mi spertis tertremegon en 2011, kaj post ĝi mi havis plian malfacilaĵon. 
    Ankaŭ pro tio, ke okazis la akcidento de la atomcentralo kaj rasioaktivaj substancoj atakis nin.


    ネパールでは、もともと社会基盤が弱いから、被災した人たちにとってはこれからが大変でしょう。
    外国からの支援が、何とか彼らに届くことを願っています。

    Sendube nepalanoj spertos pli severan malfacilaĵon tagon post tago, ĉar tie la socia sistemo estas ne forta. 
    Mi deziras, ke la helpo el eksterlandoj iel atingos al la suferantoj. 


    バラートの返事  La respondo de Bharato:

    Dankegon pro via letero!
    Pro la manko de la interreto mi ne povis tuj skribi al vi.  Hodiaŭ reto pli bone funkcias. 
    Laŭ ĝis nuna informo ĉiuj esperantistoj vivas.
    Mi scias ke kelkaj vundiĝis kaj domoj estas iom detruitaj sed ĝis nuna informo ni ĉiuj vivas. 

    メールをありがとう。
    インターネットが貧弱なので、あなたにすぐ返事を書けませんでした。今日はいくらか接続の具合がよくなりました。
    これまでの情報によると、エスぺランチストはみんな生存しています。
    何人かがけがをしたり、家がいくらか壊れたそうですが、これまではみんな無事とのことです。


    5000 homoj jam mortis.  Kaj estos pli da mortintoj.  Oni pli kaj pli fosas l aruinoj. 
    La terura novaĵo estas ankoraŭ troveblas vivantoj en la ruinoj. 
    Hodiaŭ estas kvara tago, sed la tertremo daŭras.  Homoj ne povas dormi en la domo.  Oni ne scias kio okazos. 
    Koran danko pro via morala sinteno.
    Bharat

    5000人がすでに亡くなりました。そして死者はもっと増えるでしょう。人々は少しずつがれきを掘っています。
    恐ろしいことに、今でも生存者ががれきから発見されることです。
    今日で地震から4日立ちますが、余震がまだ続いていて、人々は建物の中で寝ることができません。
    それで、みんな、これから何が起きるのかわからずにいます。
    あなたが気にかけてくれて、心から感謝しています。バラートより


    下の写真は、プラディップから送られてきたものです。 Jen la fotoj senditaj de Pradip. 





















     

    4月27日 保存した野菜を食べる

    • 2015.04.27 Monday
    • 20:06


    夫が冬の終わりに掘った大根を、まとめて土に埋めておきました。
    気温の上昇とともに、食べきれずに残っていたのにきれいな花が…。

    Mia edzo rikoltis rafanojn fine de vintro kaj denove enterigis ilin por konservi. 
    Mi prenis ilin por kuiri sed la restantaj ekfloris, ĉar la temperaturo altiĝis pli kaj pli.      




    こうなったらスポンジのようにすが入って食べられない、と思ったけれど、切ってみたら何とかいけそうです。

    Mi pensis, ke rafanoj kun floroj ne manĝeblas, ĉar supozeble ili estus kvazaŭ spongo. 
    Mi tranĉis ilin kaj trovis, ke ili aspektas manĝeblaj. 




    それで、缶詰のツナと煮ました。

    Mi kuiris ilin kun ladkonservita timuso. 




    保存してあった野菜はほかにも。去年の6月に収穫したジャガイモです。
    こんなになってしまって、なんだか身につまされます。

    Krom rafanoj mi konservis ankaŭ terpomo, kiujn mia edzo rikoltis en la lasta junio.  
    Ili fariĝis tiaj; vere kompatindaj, ĉar ilia maljuniĝo estus kvazaŭ tiu de mi.     




    こちらも切ってみたら食べられそう。それで、昨日はこのジャガイモを使ってカレーにしました。

    Sed ankaŭ la terpomoj aspektis manĝeblaj, kaj mi kuiris tiujn kaj faris kareon hieraŭ. 

     

    4月26日 バラートの消息

    • 2015.04.26 Sunday
    • 22:18


    今、プラィップ、他からの続報が入りました。バラートは無事だそうです。よかった!!
    (日本語訳は、群馬のHさん)
     
       "Bharat fartas bone. Li dormas en tendo kun liaj familianoj ekster lia domo.  
    Ĉefe li zorgas pri liaj gefiloj kaj avino."

    バラートは無事でした。家の外のテントで過ごしています。子どもやおばあさんの面倒を見ています。」

     
      "Dankon por viaj meŝaĝoj, kondolencoj kaj kuraĝaj vortoj. Espereble nenio okazis al esperantistoj kaj iliaj familianoj. Mi nenion malbonon aŭdis pri esperantistoj ĝis nun kaj esperas, ke ĉiu estas sekura. Mi aŭdis, ke nia esperanta oficejo ankaŭ ne damaĝis. Presakŭ ĉiu loĝantaro en Kathmanduo  tranoktis/as/os ekster la domo en la strato, tendo, grundo, bordo de rivereto ktp kaj ankoraŭ de tempo al tempo tertremas. Hidiaŭ jam pli ol 7 fojojn tertremis kun pli ol 5 rektorskalo kaj la mortintoj oni informi pli ol 2000.
    Vundintoj pli ol 5000 kaj perdintaj ankaŭ estas multaj.
    Esploristo Pradip Ghimire"

      「皆さんからのお悔み、激励などありがとう。エスぺランチストには、被害がないことを願っています。今のところ、不幸なニュースは入っていませんので、皆が安全であることを願っています。ネパール・エスペラント協会(繁華街タメル地区のビルの4階にある)も被害はありませんでした。カトマンズ市民は、皆家の外、路上、テント、川辺などで過ごしています。時々余震があり、今日も震度5以上の地震が7回以上もありました。情報では、死者は2000人以上、負傷者は5000人と言うことです。
    プラディップ・ギミレ」

     
      "dankon kara Hori ni fartas bone bedauxras ne povas sciigi cxion tamen ni esperas estas normalaj domo de Narendra falis muron mi auxdas ni vivas en tendaro .
    dankon por via help vorton
    amike poshraj"
     
    「全てが分かっているわけではありませんが、私たちには問題はありません。ナレンドラの家の壁が落ちました。私たちは路上のテントで過ごしています。
    ポシュラジ・スベディ」

    4月26日 ネパールから、地震のこと

    • 2015.04.26 Sunday
    • 21:50


    昨日、日本時間の午後3時過ぎにネパールで大きな地震が起きたことをネットで知りました。
    4年前の東日本大震災を思い出し、大きな恐怖感を覚えました。
    特にカトマンズ市で大きな被害が出たと聞いて、エスペラントの友人の安否がとても心配です。

    Hieraŭ vespere mi legis retan novaĵon, ke granda tertremo atakis Nepalon post la dek-kvina laŭ la japana tempo.  
    Mi rememoris la teruron, kiun mi spertis okaze de la tertremego en 2011.   
    Mi maltrankviliĝis kaj ege timis, ke miaj nepalaj amikoj suferas, ĉar precipe Kathmandu estas terure damaĝita. 




    まず頭に浮かんだのが、2012年7月に、震災で被害に遭った町を訪ねる途中で私の町に来た、上の写真の教師をしているバラート。物静かな人で、とてもエスペラントが堪能です。

    Unue mi rememoris pri Bharat, kiu estas instruisto kun milda karaktero kaj lerte parolas Esperanton.
    En Julio 2012 li vizitis mian urbon survoje al urboj, kiuj estis damaĝitaj pro la tertremo en 2011.   


    彼は、毎年2月から3月にかけて行われる、ネパールエスペラント協会主催、ヒマラヤトレッキングの世話人をしています。
    山好きの夫がエスペラントをしゃべれないにも関わらず、彼の誘いに乗って、翌2013年には二度目の参加をしました。
    ところがトレッキング中に体調を悪くして病院へ行く羽目になり、その時に世話になったのが、当時大学生のナヴァラジ。

    Li estas unu el perantoj de Internacia Himalaja Renkontiĝo organizata de Nepala Esperanto-Asocio.  
    Laŭ lia invito mia edzo, monto-amanto, partoprenis en ĝi duafoje en 2013, kvankam li ne scipovas Esperanton. 
    Sed li malsaniĝis dum la vojaĝo kaj devis viziti malsanulejon.  Tiam helpis lin Navaradi, tiama studento de universitato. 




    これは、2013年10月にエスペラント日本大会に招かれて来日、ぜひ会いたいという夫の希望で私の町にも来てくれた時の写真です。大学を終えたら外国で働きたいと言っていた、有能な青年です。

    La foto estis fotita en oktobro 2013, kiam li vizitis mian urbon laŭ la deziro de mia edzo post Japana Esperanto-Kongreso, al kiu li estis invitita.  Tiam li havis esperon, ke li laboros eksterlande post lia studado.   


    昨夜、とりあえずバラートにメールを送ったけれど返事はありません。
    カトマンズとは連絡が取れないんだ、とあきらめていた時に、別のエスぺランチストから日本人エスぺランチストあてにメールが届きました。

    Hieraŭ mi sendis retmesaĝon al Bharat, sed nenia respondo revenas. 
    Mi pensis, ke kredeble neniu povas kontakti kun homoj en Kathmandu, sed iu esperantisto sendis informon al japanaj esperantistoj. 


       "Hodiaŭa en nepalo tertremis.  Oni mezuris, ke tertremo estis 7.9 rektoro kaj ĝi estas plej granda en la historio de Nepalo. Mi vidis la morton kuras malantaŭ mi, sed mi sukcesis eskapi la morton.  Granda domo falis malantaŭ mi kiam mi estis en la kvartalo Thamere kie situas la oficejo de Nepala Esperanto-Asocio.  Pli ol 1500 homoj jam mortis kaj multaj estas vunditaj.  Mi kondolencas je iliaj mortoj.  Multaj historiaĵoj detruiĝis; ege malbona por ni.
    Via Esploristo  Pradip Ghimire"

     「今日、ネパールで地震が起きた。マグニチュード7.9と推定され、ネパールでかつてない規模。死ぬかと思ったけれど、私はどうにか逃げることができた。その時ネパールエスペラント協会があるタメル地区にいたが、私が逃げる後ろで大きな建物が崩れた。すでに1500人もの人が亡くなり、けが人も多い。犠牲者には心からお悔やみを申し上げたい。多くの史跡も破壊されてしまった。このことが、私にとって最悪だ。 プラディップ・ギミレより」


    地震から時間が過ぎるにしたがって、けが人も、死者の数もだんだん多くなっています。
    その後に来たプラディップからの第二報では、エスペラント仲間が被害を受けたとの知らせはないとのこと。
    エスペラント協会がある建物は壊れなかったようです。
    犠牲になった方々には心からお悔やみを申し上げ、被害を受けた人たちに一日も早く落ち着いた生活が戻るようにお祈りしたいます。

    Ju pli da tempo pasas, des pli grandiĝas nombroj de vunditoj kaj mortintoj. 
    Laŭ la dua informo de Pradip ne estas informo ĝis nun, ke nepalaj esperantistoj estas damaĝitaj. 
    La domo de Esperanto-Asocio estas ne detruita.  
    Mi esprimas mian kondolencon kaj deziras, ke estu baldaŭa trankviliĝo al ĉiuj suferantoj. 

     

    4月23日 花、再び

    • 2015.04.23 Thursday
    • 22:30


    雨に洗われて空気が澄んだからでしょうか、一昨日の朝は、山がくっきり。
    稲の種をまく時期に現れる「雪うさぎ(種まきウサギ)」も、よく見えました。

    Antaŭhieraŭ montoj bele videblis matene, eble pro tio, ke la aero estis lavita de pluvo.  
    Pro tio sur monto klare aperis Neĝleporo, nome la leporo de semado, kiu sciigas nin pri la tempo por semi.




    桜は散ってしまったけれど、チューリップと水仙はまだ咲いているし、ドウダンツツジが満開。

    Kvankam petaloj de sakurofloraro jam disfalis, tulipoj kaj narcisoj ankoraŭ floras kaj enkianto plenfloras. 




    いよいよ花の手入れをする時期です。
    以前挿し木したペチュニアは、残念ながら根付かなかったので、数日前に苗を買ってきて植えました。

    Jen estas la tempo por prizorgi florojn. 
    Antaŭ kelkaj tagoj mi aĉetis plantidojn de petunio kaj plantis ilin, ĉar tute velkis ĉiuj blanĉetoj, kiujn mi plantis antaŭe.   




    今日のように、急に暑くなると低血圧の私にはちょっとつらい。
    でも、あちこちできれいに咲き競う花を見られる季節になりました。

    La temperaturo tre altiĝas hodiaŭ kvazau en somera tago kaj mi fartis ne bone, ĉar mi havas hipotension. 
    Sed tio signifas, ke estas bona sezono por rigardi belajn florojn konkure florantaj tie kaj ĉi tie.

     

    4月20日 まったり系アイドルに夢中

    • 2015.04.20 Monday
    • 22:39


    最近、かわいいアイドルを見つけました。
    偶然ネットで見て、すっかりはまっています。

    Lastatempe mi trovis ĉarmegan idolon. 
    Mi hazarde vidis lian filmon rete, kaj ekŝatis lin. 


    名前は春馬君、男盛りの4歳。何とも味わい深い演技派ニャンコです。
    私が特に気に入っているのは、お風呂のシーン。
    お風呂大好きニャンコなので、実際にお風呂に入っているところを撮影したそうです。
    車を運転しているのも、なかなか面白い。

    Li nomiĝas Shumma (Ŝumma), la virkato kun kvar-jaroj, ja en sia kulmino de la vivo, kaj bona aktoro nuancohava. 
    Mia plej ŝatata sceno estas lia banado. 
    Vere li amas banadon kaj oni filmis, ke li reale estas en varma akvo. 
    Estas interesa ankaŭ tio, ke li veturigas aŭton. 

    http://www.ymobile.jp/cm/


    オカリーナの発表会まで7週間となり、練習がうまくゆかなくて焦りを感じても、彼のまったり感が緊張をほぐしてくれます。
    ありがとう、春馬君!

    Mi ekzercas min en la ludado de okarino por la koncerto de la lernantoj okazonta post sep semajnoj. 
    Kiam la ekzercado iras ne bone, mi maltrankviliĝas, sed tiam li konsolas min per sia mildeco.  
    Dankon, kara shumma! 

     

    4月19日 三春へお花見へ(17日)

    • 2015.04.19 Sunday
    • 22:04


    17日に、仙台、山形県、いわき市から来た人を含め、13人のエスペラント仲間で三春へお花見へいきました。
    有名な滝桜は以前見たし観光客があまりにも大きから今回はパス。
    あまり知られていない桜や、道沿いの桜を楽しみました。

    La 17an vizitis la urbon Miharu por rigardi sakurofloraron 13 esperantistoj inkluzive tiujn el Sendai, la gubernio Yamagata kaj la urbo Iwaki. 
    Ni vizitis ne la faman sakuron Taki-sakura (sakuro de akvofalo), ĉar ĝin vizitas tro multe da turistoj kaj ni jam vidis ĝin antaŭe, sed ĉi-foje ne-konatajn kaj ĝuis la floraron flanke de vojo. 


    まず安達の道の駅の桜並木。

    Unue ni vidis la vicon de sakuro en la parkejo de Adachi. 




    そして本宮市の樹齢600年と言われるヒガン桜「塩ノ崎の大桜」。これはアマチュアカメラマンのグループが制定した福島県内桜番付の西前頭5枚目の桜です。

    Kaj 600-jaraĝa "Sakuro de Shio-no-zaki"-n en la urbo Motomiya.  Ĝi okupas la sumo-rangon Okcidenta Maegashira la kvina en la gubernio Fukushima.  La tabelo de la rangoj estas farita de la grupo de amaturaj fotistoj. 




    そのあと、国指定天然記念物ペグマタイト岩脈がご神体の鹿島神宮へ寄りました。

    Poste ni venis al la ŝintoisma sanktejo Kashima.   
    Tie oni apoteozis la monteton el pegmatito, kiu estas landa natura monumento.  




    本殿へあがる前に、ここへ案内してくれた仲間が由来を説明してくれました。

    Mia amiko, kiu kondukis nin tien, klarigis la histrion de la sanktejo antaŭ ol ni supren iri.  




    この奥の小山全体が白いペグマタイトです。

    Tiu ĉi monteto estas el granda blanka ŝtono pegmatito. 




    その日の夜からお祭りということで、地区の人たちが準備をしていました。

    Vilaĝanoj preparis la feston, kiu okazos de la vespero. 




    そこから三春町はすぐ。まず三春城跡で桜を見てから、水芭蕉がたくさんあるという真照時を訪ねました。
    入口にはこんなヒキガエルが控えていて、もしかして、コマガエル!?

    De la sanktejo ni baldaŭ venis al Miharu.  Tie ni rigardis sakurofloraron ĉe la ruino de kastelo kaj poste venis al la templo, kie multaj blankaj mefitbrasikoj.  Ĉe la enirejo sidis ĉi tiu bufo.  Ĉu ĝi estas gardanto de budho? 




    桜と水芭蕉がそろって満開。お寺の建物といい、まるで昔話の一場面のような眺めでした。

    Anbaŭ sakuro kaj blankaj mefitbrasikoj plenfloris.  La pajzaĝo estis kvazaŭ sceno de iu japana tradicia rakonto. 




    お昼はとうに過ぎていましたが、2月に訪問した農産物の直売所「えすぺり」でランチを堪能しました。
    ものすごく太いウドの天ぷらは、何とも言えない強い芳香があって、とても美味しかった!

    Ni atingis la vendejon de freŝaj legomoj "Esperi", kiun mi vizitis en la lasta februaro, tamen post tagmezo, sed ni gustumis tagmanĝon tie.  Precipe tempuro de dika aralio estis aroma kaj bongusta. 


    ここのオーナーご夫婦は劇団「赤いトマト」として、各地で人形劇を上演しています。
    最近よく演じられているのは「太郎と花子」。
    知り合いの原木シイタケ農家さんが、原発事故の影響で廃業せざるを得なかったことをテーマにしています。

    La gemastroj de la vendejo ludas pupteatraĵon en la nomo de Akai-tomato (ruĝa tomato). 
    La lasta teatraĵo estas "Taro kaj Hanako". 
    Ĝi temas pri la geedzoj, kiuj devis ĉesi produktadon de ŝiitakefungo pro la akcidento de la atomcentralo de Fukushima-dai-ichi.  Antaŭe ili kreskigis ŝiitakeon sur hakitaj arboj en najbara arbaro.


    この日、たまたま「花子さん」のモデルとなった女性がお店に来ていました。
    せっかく作った4万トンものシイタケを捨てざるを得なかった話を聞き、みんな言葉もありませんでした。
    彼女が手にしているのは、かつてシイタケ栽培をしていた時の写真です。

    En la tago hazarde la vendejon vizitis la ino, kiu estas la modelo de Hanako, kaj ŝi parolis, ke ŝi devis forĵeti 4 dek mil tunojn da ŝiitakeo post la akcedento.  Aŭskultinte tion ni perdis vortojn.   
    Ŝi portas la foton de iama ŝiitakeo.




    このあと、このえすぺりのすぐ裏山に見事なしだれ桜がある、ということで、案内していただきました。

    La mastro kondukis nin al la granda sakurarbo kun pendantaj branĉoj sur la monteto tuj apud la vendejo. 




    幹がとても太くて遠くから見ると迫力満点。でも近寄ってみると小ぶりの繊細な花です。

    La arbo estas tute impona pro la dika trunko, sed la floroj estas etaj kaj delikataj. 




    名前は「かもん桜」。樹齢は500年を超えているだろうとのこと。
    すぐそばにある滝桜にはたくさんの人が来ているのに、ここにはほんの数人程度でした。こんなに見事な桜なのに!
    皆さん、見に来てください。カモン!待ってます。

    La nomo estas Kamon-sakura kaj ĝi estas verŝajne pli ol 500-jaraĝa. 
    Multege da turistoj vizitas la najbaran sakuron Taki-sakura, sed tie troviĝis nur kelkaj, kvankam ĝi estas tiel granda. 
    Nepre vizitu ĝin, karaj!  Kamon (Come on!) atendas vin. 



     

    4月17日 花盛り(2)

    • 2015.04.18 Saturday
    • 21:23


    昨日、ちょこっと立ち寄った友人宅は「花盛り」と聞いてはいたものの、本当に百花繚乱。
    まず目を引いたのが、カイドウでした。

    Hieraŭ mi vizitis mian amikinon, kaj trovis, ke en ŝia ĝardeno floras diversaj floroj kiel ŝia parolo.  
    Unue min allogis Malus halliana.




    そして、枝垂桜。剪定をして高さを抑えてあるから、ちょうど目の高さで鑑賞できます。

    Kaj sakurfloraro sur pendantaj branĉoj. 
    Ŝi pritondas la branĉo kaj tiel ĝi estas tiel alta kiel homa staturo kaj facile rigardebla.  




    そしてたくさんの水仙とチューリップにムスカリの青がアクセントとなって、きれいでした。
    ログハウスは、お孫さんたちの遊び場かな?

    Krome multege da narcisoj, tulipoj bele floris kaj al ili bluaj muskarioj donis emfazon. 
    Ĉu la budo el ligno estas ludeho de ŝiaj genepoj? 




    こんなかわいい水仙が木の下に咲いていました。

    Mi trovis ĉi-subajn narcisojn tre ĉarmaj sub arbo. 




    夕方のわずかな時間でしたが、目を楽しませてもらいましたよ。

    Mi povis ĝui belajn florojn malgraŭ mallonga restado en fruvespero.

     

    4月15日 花盛り

    • 2015.04.15 Wednesday
    • 20:18


    今日はストレッチ体操教室へ行きました。
    建物の脇にはいろいろな花がたくさん咲いていて、通行人の眼を引いています。

    Hodiaŭ mi havis la lecionon de gimnastiko. 
    Ĉe la domo diversaj belaj floroj altiris atenton de pasantoj.




    教室の入り口にも花がたくさん。

    Ankaŭ la enirejo de gimnastikejo estis ornamita per belaj floroj. 




    そして、教室の中にも!?

    Kaj troviĝis ankaŭ en la ĉambro belaj...




    とてもおしゃれな3人ですが、彼女たちは私よりずっと年上、みんな70歳を超えています。

    Ili estas ĉiam bele vestitaj, sed ĉiuj estas multe pli aĝaj ol mi, pli ol 70-jaraj!




    この方はなんと80歳近い現役のダンスの先生です。今日は、シルクのタフタのシャツをラフに羽織って現れました。
    このように美しく歳を重ねられたらどんなにいいでしょう。
    おかげで私は若さ!?をもらって、いつもはつらつと(したつもりで)帰路につくことができるのです。
    皆さんには、感謝です。

    Ŝi estos baldaŭ 80-jara, sed eĉ nun instruas dancon.  Hodiaŭ ŝi venis kun ĉemizo el silka tafto. 
    Se mi povos aĝiĝi tiel bela kiel ŝi! 
    Mi kutime revenas hejmen akceptinte junecon(!?) de ili kaj energiplena tamen ŝajne.
    Tial mi ĉiam dankas ilin pro tio. 

     

    4月13日 はなもも

    • 2015.04.13 Monday
    • 21:12


    先週、用事があって行った飯坂町、その時見えた公園で、桜がきれいに咲き、花桃がちらほら咲き始めていました。
    今日は雨の予報だったのに晴れ間がのぞいたので、思い切ってお花見に出かけました。
    まず目を引いたのが、駐車場脇の大きな桜。

    Kiam mi vizitis la urbeton Iizaka en la lasta semajno, mi vidis, ke sakurfloraro bele floris kej persikofloraro ekfloris en la parko.  Hodiaŭ prognozo maltrafis kaj ne pluvis.  Tial mi denove vizitis la parkon por rigardi la flroraron.  
    Tuj post la atingo grandaj sakurarboj apud parkejo altiris mian atenton.






    公園内では観光に来た人が記念撮影をしている姿が見られました。

    En la parko kelkaj turistoj sin fotis. 




    また、お花見の席取りをしている人も…。

    Krome troviĝis tiuj, kiuj preparas la lokon por manĝi kaj trinki sub sakurofloraro kun siaj kolegoj vespere.




    ここにはずっと前から大きな桜があったけれど、数年前に市で花桃の木をたくさん植えて公園にしたようです。
    今ではいろいろな花桃が競うように咲いています。はっとするほど艶やかなのや、

    Grandaj sakurarboj staras tie de antaŭ multaj jaroj.  Antaŭ kelkaj jaroj la urba registaro faris parkon plantinte multajn persikarbojn apud sakuro. 
    Nun oni povas ĝui diversajn specojn da persikfloraro, kiuj floras kvazaŭ konkure; ekz. okulflape ruĝaj,




    白とピンクの花が一つの木に咲いていたり、

    blankajn kaj rozkolorajn sur unu arbo, kaj




    こんなのも。

    ankaŭ ĉi tiaj. 
     



    こちらは、赤、白、ピンクの三色咲き。

    La ruĝaj, la blankaj kaj la rozkoloraj floras sur unu arbo. 







    木の下には、きれいなスミレも。

    Sub arbo floris bele violo.




    山茱萸もきれいでした。

    Jen belaj flavaj floroj Cornus officinalis .




    公園内にある乙和稲荷神社。
    ここからほど近い医王寺にお墓がある、奥州藤原氏ゆかりの佐藤継信と忠信兄弟の母、乙和に由来します。
    医王寺は、松尾芭蕉が立ち寄ったことでも知られています。

    Jen estas la malgranda sanktejo nomata Otowa. 
    La nomo devenas de la patrino de la samurajoj SATO Tugunobu kaj Tazanobu en 12 j.c., kies tombo troviĝas en la templo Iouzi proksime de la parko.  La templo estas fame konata, ĉar fama hajkisto MATSUO Basho vizitis ĝin. 






    これは我が家の近くにある桃畑。ここでも花が咲き始めました。

    La ĉi-suba estas fruktejo proksime de mia loĝejo.  Ankaŭ tie ekfloris persikoj. 



     

    PR

    calendar

    S M T W T F S
       1234
    567891011
    12131415161718
    19202122232425
    2627282930  
    << April 2015 >>

    selected entries

    categories

    archives

    recent comment

    recommend

    links

    profile

    search this site.

    others

    mobile

    qrcode

    powered

    無料ブログ作成サービス JUGEM